Pri ni

Ekzistas en Eŭropo amaso da novaĵretejoj kiuj rakontas pri aferoj el unu lando kaj konektitaj preskaŭ nur al la lando, malofte observantaj la eksteron – ili kutime uzas oficalan lingvon de la lando, pri kiu ili temas.

Ankaŭ estas granda kaj daŭre grandiĝanta grupo da retejoj, kiuj enfokusigas eŭropajn aŭ eŭropuniajn aferojn. Ili ĉefe publikigas angle, kaj tiuj, kiuj larĝigas sian servon per aliaj lingvoj, en diversaj versioj proponas diversajn artikolojn pri diversaj (aŭ la samaj) aferoj.

La lasta grupo estas novaĵserviloj, kiuj estas eldonitaj en malplimultaj (aŭ helpaj) lingvoj. Ties artikoloj plejofte koncernas ekskluzive la komunumo, kiu uzas la lingvon, kaj pro tio ili regule limatas al prikulturaj kaj lokaj aktualaĵoj.

La celo de Federa  estas proponi al legantoj de la unua grupo pli multajn vidpunktojn – artikolojn pri aliaj landoj kaj ĝeneraleŭropaj aŭ eŭropuniaj aferoj en ilia lingvo; certigi la duan grupon, ke uzantoj de diversaj lingvaj versioj povas legi la samajn artikolojn pri la samaj temoj. Al legantoj de la tria aro Federa proponas ĝeneralinformajn artikolojn – por ke ili ne devu uzi aliajn lingvojn, kiam ili volas sciiĝi, kio okazas ekstere de ilia pli proksima ĉirkaŭaĵo.

Federa ebligas legi artikolojn, kiujn oni volas kaj en lingvo, kiuj oni volas – sen devigo veturadi el servilo al servilo.