Biedroń: Silezoj rajtas havi regionlingvon

Fonto de la foto, Kris Duda, je permesilo Attribution 2.0 Generic

Prezidenta Kampanjo?

Dum unu el renkontoj kun Silezoj, Robert Biedroń estis demandita pri kauzoj de lia vizito. Laŭ la respondo, li “venis paroli pri identecoj, pri kiel diversa nia Pollando estas”. Urbestro de Słupsk opinias, ke “Kaŝuboj havas similegajn problemojn al tiuj de Silezoj, kaj Silezoj al tiuj de Kaŝuboj”. Demandita, ĉu vizitoj estas fazo de kampanjo, li respondis perride – “jes, mi jam legis iajn artikolojn, ke ĝi estas ia kampanjo, jam prezidenta, kaj mi kolektas apogon ĉi tie”. Li tamen konfesis, ke li “ne kredas, ke unu politikisto povas solvi ĉiujn problemojn”, ne doninte klaran respondon.

Pli daŭrema ol partio

La politikisto tamen asertas, ke li “kredas je civitana socio”, kiun similaj renkontoj laŭdire konstruas. Kiel li substrekas, la socio estas “pli daŭrema ol partio” kaj li, kiel “gvidanto de opinio”, havas potencon inspiri al homoj tion, ke ili engaĝigu kaj “solvi siajn problemojn ne nur per politikistoj, sed ankaŭ per memengaĝo”.

Nevideblaj identecoj

Biedroń ankaŭ temis pri problemo de “nevideblaj identecoj”, kiun spertas ekzemple Kaŝuboj kaj Silezoj. Lia grupo, kun kiu li alvenis al Silezio, celas helpi “interŝanĝi bonajn agskemojn”, kiuj “finfine evidentigus al Varsovio, ke Pollando estas diversa” kaj “Silezoj, kiel Kaŝuboj, rajtas havi propran regionlingvon”.

Pri leĝpropono de Novtempa (ALDE)

Laŭ opinio de Biedroń, aŭtoro de leĝpropono de Nowoczesna (Novtempa), kiu intencas akcepti la silezian kiel regionlingvo, Monika Rosa, “komencas tre interesan ĉapitron en historio de pola parlamentismo”. Li konfesis, ke li “fervoras pri ŝi”. “Mi esperas, ke silezia godka estos regionlingvo” – li aldonis.

Lasi respondon