Juncker volas, ke estu nur unu Prezidanto de EU

P036053000502-284260.jpg
Fonto de la foto, Eŭropa Unio / Etienne Ansotte

Prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker hodiaŭ prezentis siajn proponojn por plibonigi funkciadon de eŭroparlamenta balotado kaj pliigi efikecon de la Unio. La Prezidanto konfesis, ke lia revo estas duĉambra sistemo, kies unu el ĉambroj estus Eŭropa Parlamento, membraj landoj la dua, kaj en kiu la Pezidanto estus elektita en senpera balotado. Li ankaŭ diris, ke neniaj tiaj ŝanĝoj povas okazi antaŭ elektado en 2019 kaj avertis, ke “nun ne estas bona tempo por longaj diskutoj pri institucia reformo aŭ ŝanĝo de traktatoj”.

Venonta batalo pri Ĉefkandidatsistemo

Aktuale, la Komisio promesas apogi Ĉefkadidatsistemon. Tiu sistemo ebligas eŭropajn partiojn nomi sian kandidaton por Komisiana Prezidento; la partio gajninta la plej granda nombro de seĝoj en Eŭropa Parlamento (en 2014 EPP gajnis) ankaŭ ricevas postenon de Prezidanto.

Unu el rekomendoj de Komisio estas ne nur ke la sistemo restu, sed ankaŭ estu plifortigita. Juncker faris diversajn proponojn, inter aliaj ke publikaj elsendantoj brodkastu antaŭvoĉdonadajn debatojn, ke elektokampanjo estu plilongigita, kaj eventuale, ke okazu antaŭbalotoj por elekti la kandidatojn.

La sistemo celas ligi rezulton de elektado eŭropa al aranĝo de la Komisio kaj pasintsemajne estis aljesita de Eŭropa Parlamento. Tamen, multaj ŝtatestroj oponas al ĝi. La sistemo estos priparolita dum pintokonferenco, kiu okazos venontsemajne.

Alia propono estis vidigo de ligo inter naciaj partioj de membraj landoj kaj eŭropaj partioj, en kiuj la antaŭaj anas, en naciaj kampanjoj, ekzemple uzante markemblemon de adekvata eŭropa partio.

Supernaciaj listoj

La Prezidanto ankaŭ temis pri translandaj listoj, rimarkante, ke ili povus fortigi la eŭropan dimension de la balotado. Laŭ liaj vortoj, li “havas simpation por la ideo”, sed li ankaŭ notis, ke por esti akceptita, la koncepto devus esti unuvoĉe alkonsentita de Eŭropa Konsilio kaj elekta leĝo devus esti ŝanĝita en ĉiuj eŭropuniaj landoj.

Proponita unuigo de postenoj de Prezidantoj de Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Komisiono

Dum pasintana Parolado pri la Stato de la Eŭropa Unio, Juncker proponis ke postenoj de Prezidantoj de Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Komisiono estu unuigita, argumentante, ke “ĉi tio donis unuopan kapitanon al la Unio” kaj etigis ĝia malsimpleco. Ankaŭ ĉi tiun ideon baras multaj anlandoj.

Kvankam la unuigo ne estas menciita en la Traktatoj, ĝi leĝe eblas, ĉar al Prezidanto de Eŭropa Konsilio la Traktatoj nur malpermesas esti ŝtata, ne ankaŭ eŭropa, oficisto. Juncker volas, ke tia Prezidanto estu senpere elektita de eŭropaj civitanoj.

La Prezidanto ankaŭ komentis hodiaŭajn vortojn de Boris Johnson, kiu lin kulpigis je “volo krei superŝtaton”, substrekante, ke li “estas senhezite opozicianta al eŭropa superŝtato kaj ĉiam estis”. Li poste aldonis, ke li “ne komprenas, kial kelkaj homoj obstine asertas kontraŭe”.

Etigo de Komisiono?

Laŭ sugesto de Macron, oni daŭre pridebatas etigo de Komisiono. Aktuale ĉiu el 28 membroŝtatoj havas unu Komisionanon, sed oni proponas, ke anlandoj Komisionanon havu en vica ordo, alternante unu post la alia.

La Komisio substrekas, ke pli eta egzekutivo povus esti pli efika kaj pli facile direktata, sed samtempe avertas, ke la etigo forprenis de kelkaj membroj reprezentantoj en Komisio kaj kaŭzis tion, ke la membroj kaj ĝiaj loĝantaroj ne plu profitus el eblo rekte interkomuniki kun la Komisio.

Lasi respondon