Lastaj provoj restaŭri Nordirlandan Ekzekutivon

SONY DSC
Fonto de la foto William Murphy,  Attribution-Share Alike 2.0 Generic

Britia ĉefministro Theresa May kaj Irlanda Taoiseach Leo Varadkar renkontis en Belfasto hodiaŭ por laŭ iuj laste provi restaŭri la Irlandan registaron, post kiam ĝi malfunkciiĝis pasintane en januaro. Ambaŭ DUP kaj Sinn Féin, la du partioj traktadante pri formado de registaro, rimarkis progreson, sed DUP avertis, ke aktuale ne estas ia interkonsento inter la partioj.

Akordo eblas?

Ĉefiministro May instigis la partiojn al “unu lasta provo por la popolo de Nord-Irlando”. Ŝi alvokis al lokaj oficistoj, ke ili kunlaboru kaj frontu kontraŭ problemoj, de kiuj Nord-Irlando estas minacita.

“Mi kredas ke eblas vidi fundamentojn de akordo ĉi tie. Estas fundamento de akordo. Devas esti ebla vidi Ekzekutivon aktivan kaj funkciantan en Nord-Irlando vere baldaŭ”, ŝi diris.

DUP estro Arelene Foster rimarkis, ke la partioj ankoraŭ ne havas konsenton, sed “tre bona” progreso estis farita por atingi ĝin, kaj ke DUP estas tute fordonita al ideo de autonomio.

Sinn Féin ĉefo Mary Lou McDonald TD diris, ke interkonsento “eblas kaj estas dezirita”, kaj ke li “ne kredas, ke nuntempe estas ia afero nesuperebla por solvi”.

Unu jaro ekde la malfunkciiĝo de Ekzekutivo 

La Registaro malfunkciiĝis antaŭ pli ol jaro, en januaro 2017, post skandalo pri renoviĝanta energio. Traktado adis reeki kaj rehalti ekde elektado de marto 2017, en kiu Sinn Féin gajnis nur unu seĝon malpli ol DUP.

Aferoj kiel Leĝo pri irlanda lingvo, samseksa edzeco kaj Briteliro kaŭzis streĉojn dum diversaj fazoj de traktado.

Arlene Foster iam proponis rekta rego el Westminster se lastaj provoj de formado de registaro fiaskus.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.