PO (EPP) kaj Nowoczesna (ALDE) unuiĝos? Estroj pri la eblo

Kolicio por loka balotado

Responde al la nemalfortiĝanta subteno, kiun laŭ opinisondoj Juro kaj Justeco havas, kaj kies januara mezkvanto trapasis 44%, du plej grandaj parlamentaj opoziciaj partioj, Civitana Platformo (Platforma Obywatelska) kaj Novtempa (Nowoczesna), decidis aranĝi koalicion por la venonta loka balotado. Kuna programo jam estas prilaborata de aparta aro, kiu konzistas el anoj de ambaŭ partioj.

Koaliciano aŭ manĝo?

Pro malegaleco de la partioj, pola popolo pridebatas, ĉu Novtempa povus esti “sorbita” de PO. Kiel gasto de “Gość Radia ZET”, Grzegorz Schetyna, estro de PO, estis demandita pri tia eblo. Laŭ lia opinio, “Balotantaro de Novtempa kaj Platformo estas homoj, kiuj atendus, ke nia kunlaboro finiĝu per unuiĝo de la partioj”. Li ankaŭ nomis ĉi tion “natura procezo”.

Al la vortoj rapide reagis estro de Novtempa, ŝercante ĉe Tvitero, ke ŝi “estas dankema al Grzegorz Schetyna pro lia edziĝpeto”, sed ke ili “nur aranĝas partnerecon”. Ŝi rimarkis, ke “Novtempa havas proprajn valorojn kaj programon, ofte kontraŭaj al tiuj de PO”.

Novtempa ne malaperos

Pri estonteco de la opozicio ankaŭ parolis sejmdeputito de Nevtempa, Mirosław Suchoń, en “Polskie Radio 24”. Laŭ lia aserto, “ĉiaj famoj, ke Novtempa malaperos, estas absolute malpravaj, troigitaj kaj mobilizas nin lobori plu”. Li ankaŭ antaŭdiris “leĝdonan ofensivon de Novtempa” kaj opiniis, ke “estos kial laŭdi Novtempan”.

Simile jam promesis Katarzyna Lubnauer, kiu antaŭdiris laboron pri kontraŭfumnebula leĝo. Laŭ propono de aro de deputitoj de Novtempa, kun subteno de PSL (EPP) kaj UED (ALDE), Sejmen revenis projekto “Ni Savu Inojn”, kiu pasintmonate disigis la opozicion.

Fota fonto, Michał Józefaciuk per Wikimedia Commons

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.