Batalo ekas pri Eŭropa Parlamenta Ĉefkandidatsistemo

Eŭropa Parlamento sendis avertmesaĝon al Eŭropaj ĉefpolitikistoj pri la ĉefkandidatsistemo rilate al venonta neformala pintokonferenco, kiu okazos pli tarde ĉi-monate. La Parlamento ripetis, ke en 2019 ĝi ree, same kiel lastatempe, ne akceptos por prezidanto de Eŭropa Komisiono ian ajn kandidaton nenomitan antaŭe kiel ĉefkandidato.

Ĉefkandidatsistemo de Europa Parlamento

Hieraŭ, la Parlamento voĉis pri rezolucio, je 457 voĉoj por kaj 200 kontraŭ, kiu deklaris, ke ĝi malakceptos ian ajn kandidaton, kiu ne estis nomita kiel „ĉefa kandidato” antaŭ ol baloado okazas, avertante, ke eĉ se la Konsilio rifuzus la sistemon, la Parlamento direktus sin laŭ ĝi.

La Ĉefkandidatsistemo estis instalita por la eŭroparlamenta balotado de 2014, ligante rezulton de eŭropa voĉdonado al elekto de Komisiona Prezidanto. Eŭropa Popola Partio gajnis la balotadon, do Jean-Claude Juncker, ĝia kandidato, igitis la Prezidanto.

La referisto pri la regulo, Esteban González Pons, substrekis, ke la Unio devas esti pli demokratia kaj travidebla, aŭ ĝi ne plu ekzistos. „La fakto ke civitanoj scias la kandidatojn por Prezidanto de Eŭropa Komisiono antaŭ voĉdonado estas grava paŝo bonan direkton”.

Dum pli frua debato, Prezidanto Juncker diris, ke li sentas, ke estas „preskaŭ plejmulto” kontraŭ la sistemo en la Konsilio, aldonante, ke la afero povas kaŭzi konflikton inter la Parlamento kaj Konsilio. La Konsilio planis specialan pintokonferencon pri la koncernaĵo, kiu okazos la 23n de Februaro.

Parlamenta malakcepto de translandaj listoj

Kvankam ĉefpolitikistoj kiel ĉefministro de Irlando kaj sudaj eŭropuniaj landoj malkaŝe apogis supernaciajn listojn, la Parlamento malakceptis la proponon, precipe kaŭze de oponado de EPP.

EPP deklaris, ke ne ekzistas leĝa fundamento por transnaciaj listoj kaj esprimis opinion, ke ili estas „nek eŭropa, nek demokratia, sed pli ĝuste centralizada kaj eminentulara artefarita kreaĵo”. La parolisto de EPP en Komisio de Konstituciaj Aferoj de Eŭropa Parlamento ankaŭ opiniis, ke „kion ni priparolas estas ja plia eminentularstirita projekto en Eŭropo, kiu fine farigos la Union eĉ malpli proksima al la voĉdonantoj aŭ ĝi jam estas”.

Guy Verhofstadt, estro de ALDE, kritikis EPP-on pro voĉado kontraŭ transnaciaj listoj, kulpigante la partion, ke ĝi tiel faris por regpovo. „Ni malvenkis la batalon hodiaŭ, sed not la militon! Ni ados batali por vera eŭropa demokratio”, li diris.

Reasigno de eŭroparlamentaj seĝoj post Briteliro

Eŭropa parlamento ankaŭ voĉis pri propono pri ĝia estonta aranĝo post kiam Britujo eliras Eŭropan Union. La Parlamento malkreskos de 750 deputitoj al 705, kaj 27 el eksaj britujaj seĝoj estos reasignitaj al aliaj nesufiĉe reprezentitaj landoj de la Unio. La ceteraj 46 seĝoj estos rezervitaj por estontaj alirantaj membroj.

Eŭropa Konsilio nun devas unuvoĉe akcepti la proponojn, post kio okazos fina jes/no voĉo ree en la Parlamento.

Fota fonto, EP / Fred Marvaux 

4 comments

  1. Hej Karol (kaj aliaj kontribuantoj)! Mi ĵus malkovras vian blogon/gazeton kaj mi ĝojas pri ĝia temo kaj ĝia kvalito. Ĉu ekzistas ebleco aboni ĝin per RSS, aŭ en alia maniero ekscii pri apero de novaj artikoloj?

    • Sal, Roĉjo! Dankon por viaj agrablaj vortoj. Ni kutimas publikigi niajn artikolojn ĉe /r/Esperanto kaj /r/Esperante (almenaŭ tiujn en esperanto, klare). Vi ankaŭ povas sekvi nin pere de WordPress, uzante la legilon, sed, laŭ mia scio, ĝi montrus al vi ankaŭ neesperantajn artikolojn.

      Bedaŭrinde, ĉar ni havas pli ol nur esperantajn artikolojn, nia “baza” RSS ankaŭ sendus al vi aŭ la saman artikolon multfoje, sed en diversaj lingvoj, aŭ nur unufoje, sed en ĝia unua lingvo (do en la pola aŭ la angla).

      Ni provos trovi ian solvon!

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.