EU volas ke Ruslando retiru trupojn el Kartvelio

 

La Eŭropunia-Kartvelia Alira Konsilio hodiaŭ alvokis al Rusio ke ĝi “plenumu ĝiajn internaciajn devojn” retirante ĝiajn militajn fortojn el kartvelia teritorio. Eŭropa Unio rekonfirmis ĝian apogon de saskvartela teritoria tuteco kaj suvereneco, kaj esprimis zorgon je realigo de integradaj traktatoj inter secesiaj regionoj de Kartvelio – Abĥazio kaj Sud-Osetio – kaj Ruslando.

Ambaŭ flankoj celebris kuna partnereco kaj konsentis klopodi por profundigi la EU-Kartvelia kunlaboro en estonteco.

Eŭropunia subteno de teritoria tuteco kaj suvereneco de Kartvelio

Eŭropa Unio “ripetis ĝia definitiva subteno de suvereneco kaj teritoria tuteco de Kartvelujo inter ĝiaj internacie rekonataj limoj”, almontrante, ke klopodoj kiel la Eŭropunia Monitora Misio kaj unia politiko de nerekono kaj engaĝigo helpadis solvi la konflikton en Kartvelio.

La Alira Konsilio estis “ege zorgita” kaŭze de integradaj traktatoj inter Ruslando kaj la secesiaj regionoj kaj de “intensigita malrespekto de homaj rajtoj” kaj etna diskriminacio en ambaŭ regionoj.

Aldone al alvoko, ke Ruslando plenumu ĝiajn internaciajn devojn retirante ĝiajn militajn fortojn el kartvelia teritorio, Eŭropunio aknaŭ postulis, ke Ruslando ebligas al Eŭropunia Monitora Misio eniri la secesiajn regionojn.

Rilatoj inter EU kaj Kartvelio “bonegas”

Parolante dum kuna gazetara konferenco, Federica Mogherini diris, ke la EU-Kartvelia partnereco funkcias “senmanke bone” kaj ke Kartvelio estas “aprecita kaj valora partnero por la Unio”.

Mogherini listigis kelkajn profitojn Kartveliaj civitanoj nun akceseblas, kiel viza liberigo, el kiuj jam 170 000 Kartveloj profitis, veturante al Ŝengenspaco senvize. Ŝi ankaŭ substrekis, ke Eŭropunio esta“s Kartvelia ĉefa komerca partnero, kaj ankaŭ ke danke al ekfunkciigo de komerca traktato, Kartveliaj eksportaĵoj al la Unio kreskis per 37% dum naŭ komencaj monatoj de 2017.

Kartvelia Ĉefministro Giorgi Kvirikashvil diris, ke li estis “dankema pro ega asistado havigita por nia transformado”, akcentante aparte la sumon de 450 000 000€ de Eŭropunia subteno por faciligi reformojn en Kartvelio ĝis 2020.

Kartvelio deziras maksimuman integradon kun Eŭropa Unio

La Ĉefministro deklaris ke li pretas ekspluati plenan potencialon de ekzistantaj leĝaj kadroj, sed ankaŭ ke li volas “esplori novajn eblajn kadrojn por atingi maksimuman integradon kun Eŭropunio”.

Li emfazis, ke Kartvelio agas laŭ uniaj normoj kaj standardoj en preskaŭ ĉiuj kunlaboraj zonoj kaj estas iom post iom integriĝanta kun la komuna merkato de Eŭropa Unio.

Mogherini asertis, ke Eŭropunio estas “plene dediĉinta al esplorado de plena potecialo de nia partnereco kaj nia amikeco”. Ambaŭ flankoj agnoskis “eŭropajn aspirojn de Kartvelio” kaj ĝian “eŭropan elekton”.

Fota fonto, Eŭropa Konsilio

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.