“Longa marŝo” de PiS. Kaczyński volas tri kadencojn

Ne unu kaj ne du

Dum negla intervjuo por Gazeta Polska, la ĉefo de Juro kaj Justeco (ACRE), Jarosław Kaczyński, deklaris, ke “estas tiom da eroj de nia realeco, kiuj devas esti ne nur modernigitaj, sed simple detruegitaj, ke ni bezonas ne du, sed almenaŭ tri kadencojn”. Kiel la eksa ĉefministro signalis, la partio “estas pretiĝanta al longa marŝo kaj ĉi tio estas ĝia celo”.

Senkompromise antaŭen

En la intervjuo, Kaczyński certigas, ke “La programo de profundaj reformoj de nia lando ne estos haltigita, sed kontraŭe. Interkonsento kun grupoj, kiuj por multaj jaroj traktadis Pollandon kiel ilian rabaĵon, estas nepriparolebla”, samtempe avertante la opozicion, ke ĝi ne kredemu je kompromisoj naive. Li ankaŭ aldonas, ke “Ni ne ŝanĝos la kurson. Ni eble fojfoje uzos serpentumetan vojon – tia estas politiko, sed la celo restos senŝanĝita, ĝi estas ŝanĝi la Respublikon”.

Nova nekaŝemigo?

Kaczyński malkonsentis kun disvastiĝinta en pola gazetaro opinio, ke neglaj ŝanĝoj en pola registaro estis kaŭzita de volo proksimiĝi al politika centro. “La celo de ŝanĝoj estis nenia moviĝo centren”, li diris rekte. “Tiu centrenmarŝo estas ia mito, (..) kiu neniel reflektas la realecon”. Laŭ lia deklaro, registaraj ŝanĝoj celis dinamikigi la proceson de farado de ŝanĝoj kaj gajni en venontaj elektadoj, inkluzive de tiuj lokaj.

Same, PiS aliĝis al la vetkuro, al kiuj jam pretigas, inter aliaj, PSL (EPP) kaj la maldekstro.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.