Biedroń pri reveno al tutlanda politiko

Nekutimulo

Robert Biedroń, unua malkaŝe geja deputito al pola Sejm en historio, aktuale urbestro de Słupsk, estas politikisto, kies opinioj ne  apartenas al la pola ĉefkurento – li estas feministo, esperantisto, batalas por bestaj rajtoj, kritikas ambaŭ la registaron kaj la opozicion, kaj al laboro veturas bicikle aŭ per publika transporto. Kvankam li estas loka oficisto, pro liaj eksterordaj distingiloj, amaskomunikiloj eme demandas lin pri tutlandaj aferoj.

Stato de la opozicio

Kiel gasto de “Kropka nad i”, Biedroń estis demandita pri lia opinio pri la nelga opinisondo far CBOS, kiu signas, ke 44% de Poloj subtenas PiS-on (ACRE), 15% PO-n (EPP), 6% Nowoczesna-n (ALDE) kaj 5% – Kukiz’15-on. “Estas domaĝo, ke, tiel gracie, la opozicio malŝparas la kapitalon ĝi estis donita de la elektantoj”, li diris. Li atentigis, ke duono de apogo al PO kaj Nowoczesna estas “vaporiĝinta”. Kiel eblaj kaŭzoj, li listigis “malforton de partiestroj, malforton de politikofertoj”. Li ankaŭ substrekis, ke “verŝajne la opozicio perdis sian fidindecon”, kaj ke esperoj je PO kaj Nowoczesna estas forfadiĝantaj.

Nova espero

“Mi esperas, ke nova, esperredonanta projekto aperos baldaŭ”, li konfesis. “Estas tempo por nova politika projekto – por io nova, io freŝa, io malfalsa”. Kiam demandita de la intervjuisto, ĉu li volus konduki tian projekton, li koncedis, ke li “volus esti ano de tia projekto” kaj “certe subtenus tian projekton”. Li poste sugestis, ke la opozicio ne havas tempon por malvenki aŭ antendi malprosperigon de PiS. “Ni devas doni esperon al homoj rapide”.

Prezidanto Biedroń?

Presita de intervjuisto kaj rekte demandita, ĉu “Robert Biedroń volus esti prezidenta kandidato”, li respondis eviteme. “Tiu precipe estas demando, ĉu valoroj, kiujn Robert Biedroń reprezentas, devas esti reflektitaj en politika oferto”. “Ili devas”, li replikis al lia aliformita demando. Tamen, li ankaŭ aldonis, ke li “pretas reveni al tutlanda politiko” kaj “probable faros ĉi tion”.

Robert Biedroń estas ofte listigita en prezidantaj opinisondoj. Dum negla far Pollster, organizita 3-5 de Januaro, 15% de Poloj esprimis apogon al li. Nur Donald Tusk (21%) kaj Andrzej Duda (39%) ricevis pli da subteno.

Foto far Kuba Bożanowski el Varsowio, Pollando (“Dziękuję, ja jestem cała tęczowa!”),  Wikimedia Commons

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.