Pola Registaro pri Eŭropunio

Nova Registaro

Kvankam reorganizado de registaro celis esti nova malfermo, kelkaj pozicioj de Registaro pri eksterlanda politiko kaj diplomatio restas senŝanĝaj. Ĉefo de Politika Kabineto de Ĉefministro, Marek Suski, rivelis, kiel PiS rigardas al la malglora artikolo 7.

Mono estas reĝo, mono estas leĝo

Dum intervjuo por Polskie Radio 24, demandita pri disputo kun Eŭropa Komisiono, Suski deklaris, ke ĝi “estas disputo pri mono, ne pri pola juĝa sistemo” kaj indikis, ke “Ĉefministro Morawiecki sigelis la [impostan] sistemon kaj egaj monsumoj ne plu fluas eksterlimen. La celo estas, ke pola ekonomio ne kreskas tro rapide”.

Disputaĉo

“Daŭras provo de fortoj en Eŭropunio”, kiel li aldonis. “Eŭropunio ekas transfromiĝi al ŝtato, kies ĉefurbo estus Bruselo. Multaj landoj devas batali por sia suvereneco, inter aliaj Polujo, Bulgarujo kaj Hungarujo.”

Lasi respondon