Skotlanda Unua Ministro publikigis ekspertizon pri ekonomia efiko de Briteliro

Lunde, Unua Ministro de Skotlando, Nicola Sturgeon, publikigis la Skotan Registaran ekspertizon pri ekonomia efiko de Briteliro al Skotlando. Ĝi substrekis eventualan damaĝon al Skota ekonomio farota de eliro el Eŭropa Unio, precipe okaze de senkontrakta Briteliro.

Plej bona skemo estas la Komuna Merkato

Prezentante la analizon, Unua Ministro menciis, ke Skotlando estis “Aparte bonmetita por eluzi la disvolviĝantan kaj profundiĝantan  Komunan Merkaton – Monda plej granda ekonomio de 500 milionoj da homoj, okoblo de Brita grandeco.

“Por laborpostenoj, la ekonomio kaj sekva generacio, hodiaŭ ni alvokas al la Brita registaro, ke ĝi forlasu ĝia severa Briteliro konsentlimoj, por ke Skotlando kaj Britujo povas resti en la Komuna Merkato kaj Doganunio.“

La ekonomiaj efikoj de Briteliro

La skota registaro asertas, ke “la plej bona rimedo por protekti la ekonomion estus resti en la Komuna Merkato kaj Doganunio”. Tiel nomata senkontrakta opcio igus skotan malnetan enlandan produkton proksimume £12.7 miliardoj pli malgranda en 2030 ol se Skotlando restus en Eŭropunio. Akordo de libera komerco surbaze de tiu Eŭropa-Kanada igus skotan MEP-on nur £9 miliardoj pli malgranda en 2030.

Tamen, eĉ restado en Eŭropa Ekonomia Areo igus skotan MEP-on 2.7% pli malgranda en 2030, signifante, ke ĉia ŝanĝo el antaŭstato damaĝus skotan ekonomion. Tiuopcie, komerca investado diminuus per ĉirkaŭ 3% kaj disponebla enspezo per 1.4% komparita al opcio de restado en Eŭropunio.

La raporto poste mencias, ke estas eblaj ekonomiaj gajnoj el restado en la disvolviĝanta Komuna Merkato. Ĝi uzas kiel fontaĵo pristudon farita de Europa Parlamenta Esplora Servo, kiu taksas, ke finfari la Komunan Merkaton povus aldoni pluan 8.6% al Eŭropa MEP.

Dua sendependeca referendumo?

Tiu analizo aperas poste de komentoj dum dimanĉa Andrew Marr Show, kie Sturgeon indikis, ke ŝi nur volus okazigi duan referendumon pri Briteliro post kiam estontaj rilatoj inter la Unio kaj Britujo ekigos pli klaraj en aŭtuno.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.