Eŭropa Parlamento proponas daton de sekva balotado

La dato

Kiel raportas unu el deputitoj de Verduloj, Sven Giegold, Konferenco de Prezidentoj de Eŭropa Parlamento sugestis, ke eŭropa voĉdonado okazu inter la 23-a kaj 26-a majo 2019.

Amaso por decidi

Instituciaj aferoj, kiel supernaciaj listoj kaj aliaj proponoj pri eŭroparlamenta balotado, estos priparolataj dum neformala pintokonferenco februare, kaj formala decido je preciza dato de elekto kaj seĝa distribuo faritos dum junia Eŭropkonsilia renkonto.

Britaj seĝoj

Daŭre nesolvita estas la problemo de 73 seĝoj vakigantaj pro Briteliro, kiuj nun okupatas de Britaj deputitoj. Komisio de Konstituciaj Aferoj de Eŭropa Parlamento proponas en raporto, ke 22 el la seĝoj estu disdonitaj al aliaj membroj kaj ke farigu el la ceteraj rezervon por alirontaj landoj, aŭ, laŭ sugesto de sudaj membroj de Unio, ke rezervlokoj estu asignitaj al supernaciaj listoj. Nedisponigi sidlokojn de la rezervo signifus, ke estus “nur” 700 membroj de Eŭropa Parlamento.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.