Sudaj eŭropuniaj landoj apogas supernaciajn elektajn listojn

La koncepto

Unu el rezultatoj de Briteliro estos liberigo de 73 seĝoj en Eŭropa Parlamento. Kelkaj eŭropaj politikistoj, kiel franca Prezidanto, Emmanuel Macron, estas alvokantaj al kreado de “tuteŭropaj listoj”, kiuj ebligus al Eŭropanoj elekti parton de eŭroparlamentaj deputitoj kune, senrespekte al ilia loĝloko aŭ civitaneco. Gianni Pitella, estro de S&D, ankaŭ subtenas la ideon.

Impetakirado

Dum Pintokonferenco de Sudaj Eŭropuniaj Landoj je dekan de decembro, en kuna deklaracio, Francio, Italio, Grekio, Kipro, Malto, Portugalio kaj Hispanio, ĉiuj esprimis sian apogon je translandaj listoj de eŭroparlametaj deputitoj por esti elektataj je eŭropa nivelo por “fortigi demokratia dimensio de Unio”.

La deklaracio jam estis laŭdita de ĉefo de ALDE, Guy Verhofstadt.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.