Slovena Prezidanto vizitas Bruselon

Eŭropo kiel balotada fono

Estante reelektita kun 53% de voĉoj, Prezidanto Borut Pahor pasigis tagon vizitante ĉefojn de Eŭropaj institucioj dum lia unua alfremda vojaĝo de lia dua kadenco. Post renkonto kun Estro de Eŭropa Konsilio Donald Tusk, li parolis kun Ĉefo de Eŭropa Komisiono,
Jean-Claude Juncker.

En komuna gazetara konferenco, Juncker menciis, ke li ŝatas Prezidanton ĉar “li estas unu el tiuj, kiuj havas tre proeŭropan stancon” kaj ke tio estis facilvideble en lia elekta kampanjo. Pahor mem diris, ke “Slovenia estas vere proeŭropa lando, lando, kiu ŝatus sperti renesancon de Europunio”.

Slovena-Kroata limo

Unu el plej gravaj aferoj priparolitaj estas limregiona disputo inter Kroatio kaj Slovenio. En pasinta ano, juĝistaro regis pri la limo, sed Kroatio rifuzas akcepti la rezulton. La lando eliĝis la arbitracio en 2015 kiam estis malkovrita ke unu el juĝistoj kontaktadis slovenan oficulon.

Juncker menciis ke la disputo estas “ne nur dupartia problemo, sed estas problemo, kiu afektas la tutan Eŭropan Union”. Li diris, ke Komisiono povus interpacigi inter Slovenio kaj Kroatio, se la landoj volus. Prezidanto Pahor tamen deklaris, ke li kredas, ke Kroatio breĉas sian aliran traktaton, kiu devigas Kroation, ke ĝi akceptas rezulton de la arbitracio. Li diris, ke li atendas, ke Kroatujo plenumas ĝiaj devoj.

Kion tio signifas por Balkano

Pahor kaj Juncker ambaŭ menciis, ke paca solvado de la koncerno helpus la okcidentbalkanan integradproceson. Pahor precipe akcentis, ke solvado motivus landojn de la regiono esti pli paca kaj stabila. Juncker tamen rememorigis, ke ne estos novajn alirojn al la Unio ĝis fino de lia kadenco en novembro 2019.

Poste, President Juncker ankaŭ diris pri alirprocesoj de okcidentbalkanaj landoj, ke “tiaj disputoj devas esti solvitaj antaŭ alirado”.

Balkana federano

Dum lia inaŭgura parolo pasintmonate, Pahor deklaris ke evoluo de Eŭropa Unio estas slovena nacia intereso kaj ke Slovenio volas disvolvigi ĝin kiel “agema ano”. Prezidanto Pahor estas unu el malmultaj elektitaj Eŭropaj oficuloj apogantaj federigon de Eŭropunio..

Lasi respondon