Nowoczesna (ALDE) proponas la silezian kiel regionlingvo

Longa vojo

Kvankam similaj proponoj aperiĝis jam trifoje – je 2010 kaj 2012 kiel projektoj de sejmdeputitoj kaj je 2014 kiel civitana iniciato, kiun subskribis 140 miloj da personoj –  kaj kutimis esti malakceptita dum la plej fruaj fazoj de sejmaj prilaboroj, la afero revenas.

Laŭ antaŭaj anoncoj, post serio da debatoj en Silezio kaj debato kaj ekspozicio en Varsovio, Nowoczesna (ALDE) proponis leĝprojekton, kiu ebenigus rajtojn de Silezianoj al tiuj, kiujn Kaŝubanoj havas ekde 2005.

Etna malplimulto?

Kio diversigas ĉi tiun projekton el la antaŭaj estas forlaso de problemo de akcepto Silezianojn kiel etna malplimulto, je kiu reganta Leĝo kaj Justeco forte oponas, konsiderante Silezianojn esti parto de pola nacio. Statuso de etna malplimulto laŭ leĝo ebligas, ekzemple, elekti malplimultajn komitatojn al Sejmo sen atingi 5% elektosojlon.

Kiel oni povas legi en la tialo de malakcepto de la antaŭa projekto, laŭ registoj, “Ne eblas paroli pri ekzisto de nuntempa, aparta el la pola, kulturo de Silezio kaj ĝia loĝantaro”. La projekto estis antaŭ kulpita je ebli kaŭzi “malpozitivajn sociajn sekvaĵojn”.

Civitanoj sentas alie

La opinio de regantoj ne estas reflektita en datumoj demografiaj. En popolnombrado de 2011, 817 miloj de polaj loĝantoj deklaris naciecon kiel “silezia”, el kiu 362 miloj ne deklaris ian ajn alian.

509 miloj ankaŭ deklaris uzi silezian lingvon hejme.

Lasi respondon